|

Nova galerio – Internacia
Galerio pri Karikaturo – montris la 8-an okazigon de la
PortoCartoon-MondaFestivalo, kiun oficiale apogis la banko
Caixa Geral de Depósitos.
La loko de ĉi-oka eldono, plie ol 400m2, ricevis 250 bildodesegnaĵojn
elektitajn de internacia konkursa ĵurio, la sama kiu ankaŭ premiis kaj
honorige menciis iujn el tiuj laboroj.
PortoCartoon estas la plej granda karikatura festivalo de la Ibera
duoninsulo kaj unu el la tri plej grandaj en la tuta mondo.
La konkursan temon “Dezertiĝo kaj Difektiĝo de la Tero” oni elektis
enkadre de la proklamo de Unuiĝintaj Nacioj “2006, internacia jaro pri
dezertiĝo”.
Paralele en la galerio de dumtempaj ekspozicioj elmontriĝis du internaciaj
bildesegnomontroj: “Venkintoj FECO” (Britio) kaj “Humuro de Piracicaba” (Brazilo).
Ene de 800 m2 observeblis pli ol 450 bildodesegnaĵoj venintaj el pluraj
kaj tre malsimilaj landoj, kiel Alĝerio, Arzebajĝano, Aŭstralio, Brazilo,
Ĉinio, Indonezio, Irano, Japanio, Kolombio, Makedonio, Rumanio, Rusa
Federacio, Turkio, Ukrainio, Uzbekio, krom aliaj, inter ili la ĉefaj
eŭropaj landoj kaj Portugalio.
En la sidejo de Nacia Presarta Muzeo, junie 2006, la 8-a
PortoCartoon-MondaFestivalo inaŭguriĝis inkluzivante liveron de premioj al
venkintoj. Transdoniĝis, je la unua fojo, la trofeo desegnita de la
arkitekto Siza Vieira.
Partoprenis en la cerimonio: Rosangela Camolose, sekretariino de kultura
agado el Piracicaba; Maria Ivete Araújo, direktorino de la Humura Salono
el Piracicaba,; Marlene Pohle, prezidantino de FECO kaj ĵuriano; Xaquin
Marin, direktoro de la Humura Muzeo de Fene (Galicio/Hispanio) kaj ĵuriano.
La venkintoj Musa Gümüs, de Turkio (ega premio), Fero Kudlac, de Slovakio
(dua premio), Ludo Goderis, de Belgio (tria premio) kaj Heino Partanen, de
Finnlando (tria premio en la konkurso Vino Porto) ankaŭ ĉeestis kaj
ricevis monpremiojn, trofeojn kaj vinajn botelojn (Porto Romariz speciala
rezervo).
Internacieco
Laŭ kvanto kaj kvalito la PortoCartoon-2006 gravigis la internaciecon de
la festivalo. La pliboniĝo de ĉi eldono unanime agnoskita de la ĵurio,
kiun prezidis la franca bidodesegnisto Georges Wolinski, devigis ĵurion
aljuĝi 18 honorajn menciojn, krom la ĉefaj elektaĵoj.
La atingita cifero de miloj da laboroj far de 400 bildodesegnistoj el
duoncento da landoj de la kvin kontinentoj pligravigis la rolon de l´arto
de bildodesegno humura kiel lingvo universala.
Alian antaŭenpaŝon en internacieco impulsis la prezentado de du ege gravaj
internaciaj montroj en la Nacia Presarta Muzeo. La ekspozicion “Venkintoj
FECO” eblis protokolo subskribita en novembro 2005 inter Nacia Presarta
Muzeo kaj FECO. Ĉi tiu, la plej grava internacia organizo de
bildodesegnistoj, reprezentas pli ol 2000 artistojn el 30 landoj. La
montro aperis unue en Britio, novembre 2005, kaj trapasis Egipton kaj
Bulgarion antaŭ ol atingi la urbon Porto.
La ekspozicio “Humuro de Piracicaba” montris pli ol centon da premiitaj
bildodesegnoj el la 32 jaraj festivaloj de la Humura Internacia Salono de
Piracicaba en Brazilo, la plej daŭra organizo pri grafika humuro en la
mondo, starigita en la jaro 1974 kaj ĉiu-jare senĉese realigata. Protokolo
subskribita en aŭgusto de 2005 de Presarta muzeo kaj komunumo de
Piracicaba celante kunajn eventojn pri humura desegno permesis ĉi montron.
Festo de karikaturo plibriligis la johanajn festojn de Porto
Nacia Presarta Muzeo kunlabore kun la Komunumo de Porto okazigis la “Festo
de la karikaturo” en la renovigita avenuo Aliados, dum la sankta johana
semajnfino, kadre de la 8-a PortoCartoon-MondaFestivalo.
La malalta urbo sin ornamis per egaj afiŝoj de bildodesegnaĵoj premiitaj
en antaŭaj PortoCartoon-konkursoj.
Dek kvar bildodesegnistoj naciaj kaj internaciaj publike laboris
postagmeze en la sabato kaj dimanĉo.
Cento da homoj kontaktis la premiitojn kaj la ĵurianojn, kaj bonŝance eĉ
sukcesis kunporti hejmen siajn karikaturojn.
PortoCartoon en palaco Bolsa
Omaĝe al jubilea trapaso de 250 jaroj post kreo de la vinlima regiono
Douro, la PortoCartoon-organizo starigis specialan premion Vino Porto, kiu
pubike elmontriĝis en palaco Bolsa (Ribeira, Porto). Per pli ol duoncento
da bildodesegnaĵoj la ekspozicio “Vino Porto en la humura mondo”
prezentita en palaco Bolsa publike omaĝis la plej elstaran «ambasadoron»
de Portugalio.
El Finnlando, Israelo, Kubo, Nederlando, Rumanio, Turkio, Ukrainio kaj
aliaj landoj venis bonhumurigaj bildoj pri ĉi temo.
|

De la dekstra al la maldekstra: Xaquin Marin, Rosangela Camolose, Luís Humberto
Marcos kaj Marlene Pohle.

Musa Gümüs ricevas la unuan premion.

Fero Kudlac ricevas la duan premion

Ludo Goderis ricevas la trian
premion.

Heino Partanen ricevas la trian
premion ex-aequo de Premio Vino Porto

Trofeoj PortoCartoon

Internacia galerio pri karikaturo

Internacia galerio pri karikaturo

Internacia galerio pri karikaturo

Galerio de dumtempaj ekspozicioj

Galerio de dumtempaj ekspozicioj

Karikatura festo

Karikatura festo

Karikatura festo
|