|
Dekdu bidodesegnaĵetoj eldonitaj de dana ĵurnalo ege agitis la islaman
mondon. Bildodesegnistoj laŭ la plej pura tradicio de kontraŭ-klerika
bildarto «aŭdacis» desegni proreligiajn personojn kaj tio ĝenis serioze
ĉiujn integristoj-barbulojn.
Ĉar la bildodesegno kaj oportune kaj neoportune ĉiam kritikadas, ni petas al
ĉiuj FECO-anoj krei bildodesegnaĵojn temante religion, cenzuron, netolerecon,
homan stultecon kaj vaste rilatajn temojn. Unue tiuj bildaĵoj eniros retejon
de FECO kaj aliajn de niaj kunlaborantoj. Eble ilin aperigos sur
pro-bildodesegnaj ĵurnaloj, kiel la Courrier Internacional. |
|
Eĉ albumon kun ĉiuj bildaĵoj oni pripensos se aperos favora eldonisto. Ĝi
estos kvazaŭ-agitfolio kontraŭ la politiko de «korektlinia bildodesegnaĵo».
Bonvenu Jezuo Kristo kaj virgulino Maria, Benedikto la 16-a kaj Johano Paŭlo la
2-a, Abato Pierre kaj Fratino Tereza de Kalkato, Jehovo kaj Budo, Israelanoj aŭ
Atestantoj de Jehovo, “Born Again” aŭ Evangeliistoj, Ĝordano Bruno aŭ Galileo,
Torquemado aŭ Georgo Buŝ, paro de tondiloj aŭ inkvizicia fajraro… ĉiuj, krom
Mahomedo, pro lia manko de humura kapablo!
|
|
Kara amiko Massoud
Antaŭ kelkaj jaroj, kiam vi vizitis niajn landon kaj asocion, ni kunvivis riĉajn
memoraĵojn kaj profitis okazon por interkoni niajn kulturajn kaj religiajn
kutimojn. Ni gardas tion, kiel mirinda provo, kiu riĉigis niajn vivojn kiel
homaranoj.
Evidentiĝas ke ni ĉiuj, anoj de Kroata Bildodesegnistoj-Asocio, samopinias tion,
ke niaj danaj kolegoj transpasis la limojn, kiam netaŭge proklamis siajn
politikajn opiniojn per religiaj aferoj. Se via Nobla Korano malpermesas ke oni
montru bildojn de la honora profeto Mahomedo, ni devas obei tiun regulon.
Aliflanke, niaj kulturoj kaj religiaj kredoj tre malsimilas. Kulturoj kaj religioj estas nek
plibonaj nek malplibonaj . Ili estas tio kiu ili estas kaj devas interrespekti
sin. |
|
Vian postulon pri arto kiel belaĵo ni ne tute konsentas, ĉar ĉiuj
bildodesegnistoj esprimas opiniojn pri sociaj kaj politikaj problemoj per
karikaturo kaj tio ne ĉiam belas. Ni certas ke vi neniam desegnis Saddam Hussein
kiel “bela” homo.
Ni esperas ke vi kaj viaj ofenditaj islamaj fratoj trovos sufiĉe da forto en
viaj koroj por akcepti pardonpetojn nome el tiuj, kiuj ne komprenis sian eraron.
Perforto ne estas respondo kaj tion ni, anoj de Kroata Bildodesegnistoj-Asocio,
malaprobas.
AKorajn salutojn |