Rafael Bordallo Pinheiro (1846-1905)

Mallonga Biografio


1846 – Naskiĝis Lisbone en la 21-a de marto. Gepatris Maria Augusta Prostes kaj Manuel Maria Bordallo Pinheiro (pentristo, skulptoristo, ilustristo, bildfiguristo kaj gravuristo sur madejro, reprezentinto de la portugala romantika arto).


1863 – Dungiĝas 17-jaraĝulo kiel kontoristo ĉe la «Câmara dos Pares» al kiu apartenis sian patron, kiel unua oficisto.


1868 – Edziĝas kaj inskribiĝas en Akademio de Belartoj kaj en universitata kurso pri Letras.  Partoprenas ekspoziciojn de la Societo pro Belartoj.


1870 – Lanĉas la ĵurnalojn «A Berlinda» (julie) kaj «O Binóculo» (oktobre). Donacas al Eduardo Coelho, fundinto kaj direktoro de la ĵurnalo «Diário de Notícias»,  akvarelon “O Rapaz dos Jornais” (La knabo de la ĵurnaloj).


1871 – Kontribuas al Almanako de Ridegoj.


1872 – Publikas “Notoj pri la ridega vojaĝo de la imperiestro de la Rasilb tra la Eŭropo” kaj kunlaboras ĉe la revuo «Artes e Letras».


1873 – En marto iras al Hispanio, jesrespondante al invito de Ingram, kunhavanto de The Illustrated London News por kunlabori tiun publikaĵon per karikaturoj, kiel milita korespondanto pri la disputo inter liberaluloj kaj karlemuloj. 


1874 – Ilustras Almanakon de karikaturoj por 1875.


1875 – Fundas Lisbone sian trian ĵurnalon «A Lanterna Mágica» (de 1.05 ĝis 31.07) kies paĝoj montros la famontan bildon Zé Povinho (Joĉjo Popoleto).

- En aŭgusto atingas la urbon Rio de Janeiro por anstataŭi Angelon Agostini (1843-1910) kiel artista direktoro de “O Mosquito” (La Kulo).


1876 – Aperis albumo de karikaturoj far de Bordallo Pinheiro kun antaŭparolo de Júlio César Machado.


1877 – En septembro lanĉas «Psit» post la malfermo de «O Mosquito» maje


1878 – En aprilo lanĉas sian lastan brazilan ĵurnalon: O Besouro (La Majskarabo)


1879 -  En marto revenas Portugalion post suferi du atencojn;

- En junio lanĉas «António Maria» (1-ª serio, inter 1879 kaj 1885)


1881 – Publikas “No Lazareto de Lisboa”  kaj  La Almanako de António Maria por  la 1882-a jaro


1882 – La Almanako António Maria por la jaroj 1883 kaj 1884.


1884 – Kontribuas al «La Broma» (Madrido)


1885 – Lanĉas «Os pontos nos ii» (Punktoj sur ii)


1886 – Rifuzas la Ordenon de Sankta Tiago kiun ŝuldis la reĝo D. Luís por apogi lian sendependa kroniko pri la portugala socio.


1888 – Partoprenas komitaton de ĵurnalistoj (12), kiu preparas la solan numeron de «Lisboa-Porto» (en kiu kunlaboras la belletristoj Eça kaj Camilo) omaĝe viktimojn de incendio en la teatro Baquet, urbe de Porto.


1889 – Dekoras la portugalan pavilonon en la Ekspozicio de Parizo.


1890 – Ilustras la Malaman Marŝon de Guerra Junqueiro.


1891 – En marto lanĉas la duan serion de «António Maria» (ĝis julie je 1898).


1893 – Kunlaboras en la kristnaska numero de “O Comércio do Porto ilustrita”. Li daŭradis sian kunlaboradon ĝis 1904-a jaro.


1898 – Kontribuas al «O Proletário» (La Proleto).


1900 – En januar o lanĉas «A Paródia» (La Travestio)


1902 – Decembre, aresto de kaj justeca procedo kontraŭ La Travestio.


1903 – Je la sesa de junio la asocio de ĵurnalistoj de Lisbono promocias nacian omaĝegon al Rafael Bordallo Pinheiro.


1905 – Je la 23-a de januro mortis Lisbone.


TOPO

 

      



RAFAEL BORDALLO PINHEIRO

 

 


Auto-CARICATURAS


   
  

 

   

ZÉ-POVINHO