1808 – la 26-an de februaro naskiĝas Honoré Daumier en
Marsejlo
1816 – Daumier kaj familio translokiĝas al Parizo. Malfacilaj
tempoj. La patro, Jean-Baptiste Daumier, poeto, drama verkisto
kaj enkadrigisto maldungiĝas.
1818 – La 5-an de marto mortis la patrino de Honoré Daumier,
Cécile-Catherine.
1820 – Honoré Daumier dungiĝas kiel grumo de notario, laboro
elvokita sur la unua litografo de la serio Tipoj publikita en
Charivani, la 23-an de septembro 1835.
1821 – En februaro Honoré Daumier lasas la antaŭan postenon
kaj eklaboras servolibreion, apud Muzeo de Luvro. Iom poste li
helpantas litografiston Ramelet, lokinta sur la sama areo.
1822 – La 16-an de aŭgusto, la 11-an de septembro kaj la 20-an
de decembro la unuaj tri litografoj de Daumier legale
deponiĝis.
1823 – La 2-an de julio unuafoje ludita de la aktoro Lemaître
scenaperis la bildo de Robert Macaire pli malfrue rekreota de
Daumier.
La bildo estis tiom kaŭstika ke la povestraro ĝin malpermesis,
en aprilo 1824.
- Daumier dungiĝas kiel lernoknabo ĉe Zéphirin Belliard,
fakulo pri litografaj portretoj. Tie li pretigas litografajn
ŝtonojn.
1829 – En majo aperas «La Silhouette» la unua semajngazeto
ilustra kaj satira de Francio, starigita de Philipon, Ratier
kaj Ricourt.
Ĝi malaperos en majo 1831.
1830 – La 22-an de júlio, «La Silhouette» aperigas la desegnon
de Daumier “Passe ton chemin, cochon”;
- Inter la 27-an kaj la 29-an li partoprenas revoluciajn
renkontiĝojn «Tri gloraj» kiuj flamigis Parizon;
- La 4-an de Novembro, aperis la unua numero de la ĵurnalo «La
Caricature» en kiu pli poste li tre multe kunlaboris kun
ĉirkau 1000 desegnoj gravitaj sur madejro.
- La 1-an de decembro, li publikas en «La Caricature» la unuan
politikan desegnon kontraŭ la reĝo Louis-Philippe: «Pauvres
moutons. Ah! Vous aurez beaux faire/toujours on vous tondra»;
- La 10-an de decembro, aperis nova presleĝo, kiu limis la
presskribadon.
Daumier ekis sian arton pri karikaturo.
1831 – En decembro oni destruis litografajn ŝtonojn kaj
presfoliojn de Daumier, kiu tiam ekkunlaboras kun «La
Liberte», ĵurnalo de la “Komitato pri la sano de artistoj».
1831/32 – Daumier konas Balzac-on, sian homonimon Honoré.
1832 – La 13-an de januaro, Charles Philipon estis kondamnita
je ses monatoj pro akuzo de malbonuzo de la presleĝo;
- La 9-an de februaro, aperis sur «La Caricature» la unuan
karikaturon de Daumier: “Trés humbles, trés soumis, trés
obeissants”;
- La 7-an de marto, Philipon estis kondamnita pro “ofendoj al
Lia Moŝto la Reĝo kaj al membrero el lia familio”;
- La 28-an de julio, Philipon estas enkaptiĝita denove;
- La 27-an de aŭgusto, Daumier estas kondamnita je ses monatoj
pro la desegno «Gargantua» per kiu satiras la reĝon
Louis-Philippe, kaj estas enkaptiĝita ĉe Philipon en la
malliberejo de Sainte Pélagié;
- La 1-an de decembro aperis la 1-a numero de «Charivari»,
senpaga, kies eltirado atingis 200 mil ekzemplerojn (Post
kindek jarojn aperis en la urbo de Porto satira ĵurnalo kun
sama titolo - «Charivari» - same kiel okazis alilande);
1833 – La 6-an de majo aperis sur «Charivari» la unua
litografo de Honoré Daumier farita sur franca ŝtono: “Le bois
est cher et les arts ne vont pás”;
- En julio, la ĵurnalo «La Caricature» publikis du desegnojn
de Daumier rilate portugalan enlandan militon: D. Pedro
(liberalulo) kaj D. Miguel (malliberalulo) estas satiritaj;
- En novembro, kunlaboras kun «La Chronique de Paris» per 32
vinjetoj, kaj kun «Journal des Enfants» per 5 gravuroj far de
madejro.
1835 – En printempo, Daumier serion da desegnoj kontraŭ la
prescenzuro en «La Caricature»;
- La 27-an aperis tiun, kiu per pluraj jaroj estis lia lasta
karikaturo: “C´etait vraiment bien la peine de mon faire
tuer”;
- La 29-an de aŭgusto leĝo malpermesas tiajn periodaĵojn kaj
Daumier sin dediĉas al socia karikaruro, moraj satiroj kaj al
teatro.
1836 – De la 20-a de aŭgusto (ĝis la 25-a de Novembro 1838) «Le
Charivari» publikis 101 litografojn “Robert Macaire”,
entitolitaj «Caricaturana». Ilin desegnis Daumier kaj ilin
surskribis Philipon. “Robert Macaire” estas persono el aktoro
Fréderick Lemaitre, kreita por denonci korupton, krimon,
oportunismon kaj malnoblecon de la fripono (Macaire), kiu
anstataŭas la tiaman burĝaron.
1840 – De ĉi-jaro Daumier pli kaj pli sin dediĉas al pentrado.
1845 – La 15-an de majo, Baudelaire ĉe la Luvro mencias
Daumier kiel unu el la du parizanoj kiuj desegnas tiel bone
kiel Delacroix.
1846 – La 16-an de aprilo, edziĝas Marie-Alexandrine Dassy (ou
d´Assy). “Ma didine” laŭ Daumier.
1850 – La 28-an de septembro aperis “Ratapoil” simbolon de la
sinistraj reĝaj agentoj.
1851 – Jaro de morto de Jean-Baptiste Daumier pri kio oni
malmulte scias.
1852 – La puĉo de la 2-a de decembro plialtigas la subprenon
pri la preso.
Daumier singardas antaŭ moraj litografoj, kies produktado dum
ok jaroj atingis 1200 verkojn.
1857 – La 1-an de oktobro, Baudelaire publikis “Quelque
caricaturistes francais” ĉe la revuo «Le Présent, revue
universelle” apartigante Daumier.
1860 – En marto, Daumier estas maldungita el «Charivari» post
27 laborjaroj.
(Nur revenos en 1863 post la morton de Philipon kun kiu
malkongruiĝis).
Sekve laŭ ekonomiaflanko Daumier malbonfartas.
1861 – Philipon kontraŭskribas Daumier-on sur pluraj
publikaĵoj.
1862 – Daumier ekkunlaboras en «Le Boulevard», ĵurnalo kiu je
la 28-a de majo publikis la faman gravuron de Nadar en balono:
“Nadar élevant la photographie à la hauter de l´Art”.
- La 14-an de julio fermiĝas la «Boulevard».
1864 – En Julio ekis trean kunlaboron kun «Le Journal Amusant»
kaj «Le Petit Journal pour rire».
1867 – Pro mildo de prescenzuro, Daumier revenas al politikaj
temoj kaj rearogas al si la kutiman sintenon kontraŭ la povo,
la imperiismo kaj la prusa militismo.
1871 – Komisiito de Belartoj ĉe la Komunumo de Parizo kaj (kun
dek kvin pentristoj kaj skulptistoj gviditaj de Coulbert)
komitatano por protekti artaĵojn de muzeojn.
- La 22-an de oktobro ekaperas sur “Revue Comiques” (tie inter
la 15-a de oktobro
ĝis la 17-a de decembro).
1872 – La 14-an de septembro aperas sur «Charivari» la lastan
litografon de Daumier: “Et pendant ce temps-la ils continuent
à affirmer qu´elle ne s´est jamais mieus portée”.
1877 – Daumier preskaŭ blindiĝas kaj la kuracisto ne permesas
ke li laboru;
- La 15-an de aprilo, Geoffroy-Dechaune lanĉis ideon pro
ekspozicio de daumieraj verkoj.
1878 – Januare oni anoncis la ekspozicion de Honoré Daumier.
La honoran komitaton, kiu inkluzivas artistojn kaj
ĵurnalistojn, gvidis Victor Hugo;
- En marto au majo, Daumier finas kunlaboradon kun «Monde
Illustré»;
- De la 17-a de aprilo ĝis la 15-a de junio en la Galerio
Durand-Ruel ekspoziciadas verkojn de Daumier (inkluzive
pentraĵojn kaj skulptaĵojn). La aŭtoro pro okuloperacio ne
partoprenis la malferman seancon.
1879 – La 10-an de februaro, mortas en Valmondois, kie la
paroĥo lin rifuzas religian enterigon, malbenigante pro liaj
kontraŭklerikaj karikaturoj. Inter tiuj amikoj kiuj akompanis
funebran ceremonion estis Victor Hugo kaj Léon Gambetta.
1901 – Okazis la unua ega postmorta ekspozicio ĉe la Lernejo
de Belartoj, organizita de la sindikatoj de presartoj.